
Artikelbeschreibung
En aprila mateno grupo da pilgrimantoj ekrajdas laŭ la vojo de Londono al la urbo Kanterberio, je distanco iom malpli ol 100 kilometroj. La pilgrimantoj kovras preskaŭ la tutan gamon de la mezepoka angla socio, de la Kavaliro kaj Priorino ĝis la Muelisto, Plugisto kaj Kuiristo. Por pasigi la tempon ili interkonsentas, ke ĉiu el ili regalos la aliajn per iu rakonto.La Kanterberiaj Rakontoj estas kolekto same varia kiel la rakontantoj, kaj unu el la plej gravaj verkoj de la angla literaturo. La rezulto estas eksterordinara portreto de la angla socio de tiu epoko.En ĉi tiu verko ni prezentas kvar erojn el tiu mirinda kolekto, tradukitajn de W. B. Johnson, John Wells, William Auld kaj Tom Fraser. La tradukoj aperas paralele kun la originala teksto, tiel ke legantoj povu kapti impreson pri la angla lingvo de la 14-a jarcento, kaj mem deĉifri ĝin per la helpo de la Esperantaj tradukoj.
Mehr zum Thema
Bewertungen
Die Bewertungen werden vor ihrer Veröffentlichung nicht auf ihre Echtheit überprüft. Sie können daher auch von Verbrauchern stammen, die die bewerteten Produkte tatsächlich gar nicht erworben/genutzt haben.